En heraldiko, oni nomas kiel partigoj la regulajn disigojn en pluraj geometrikaj zonoj de kampo, de suraĵo aŭ de zono kiu rezultas el antaŭa partigo. La zonoj tiel kreitaj kuŝas samnivele, flanko ĉe flanko (kontraste al la suraĵoj, « lokitaj sur »).
Blazonado povas iĝi sufiĉe komplika kiam svarmas la strekoj, kvankam simplas la regulo: ĉiu ero ordigas laŭ prioritato: « supro antaŭ malsupro, kaj dekstro antaŭ livo » kaj legiĝas kiel sendependa blazono, laŭ tiu ordo. Escepto al la regulo: kiam pluraj eroj estas samaj, ili legiĝas samtempe kun la unua renkontita (Ekz. por la ŝildo 8 : fendita per tri strekoj kaj tranĉita per du, ĉe 1, 7 kaj 12 : el lazuro ; ĉe 2 kaj 11 : el oro ; ĉe 3, 5, 8 kaj 10 : el gorĝo; ĉe 4 : el sinoplo ; ĉe 6 kaj 9 : el arĝento.)
Kiam ero siavice estas partigita, la regulo kaskade uziĝas, nome, kiam alvenas laŭvice la legado de iu partigita ero, nova ordigo instaliĝas je la nivelo de tiu ero. ( Ekzemple, se ĉefa partigo prezentas 6 erojn, kaj ke la 4a siavice prezentas 4-eran partigon, la legado okazas tiel : 1, 2, 3, 4.1, 4.2, 4.3, 4.4, 5, 6.) La principo ne estas vere komplika, sed kiam plie la eroj ricevas suraĵojn, tiam rapide iĝas komplika la aùdad-kompreno...
En la praktiko, tiaj blazonoj ne oftas, almenaŭ malofte pro simpla fantazio. Oni renkontas tiajn, por bildigi grandan kunigon, ekzemple, landon, kiu kunigas en unu blazonon, ĉiujn siajn provincojn. Do en tiu kazo, simpliĝas la legado, uzante nur la nomojn de la konsistigantaj blazonoj (supozite konataj): ĉe 1: provinco A; ĉe 2: provinco B; ktp.
La partigoj ne obeas la regulon pri kontrastigo de la koloroj.
Rimarko pri la esperantaj vortoj:
La partigoj estantaj rezultoj de divido, ili nomiĝas per la dividiga verbo en "ita" formo, eventuale akompanata per adverbo kiu precizas la direkton. La Ripetado de du samaj formoj alterne uzantaj du kolorojn, nomiĝas per la nomo de la formo ripetata kun "umita".
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search